Jen kiel krei universitatan klubon.

0-Krei la klubon

1-Ĝenerale universitatoj postulas ke klubo estu oficiale kreita por ke ĝi havu la kapablon rezervi salonojn. Gravas ke vi faru la necesajn movojn. En mia universitato tio estis ĉeesti buĝedan kunsidon. Por aliaj simpla retmesaĝo sufiĉas.

2-La strukturo de la klubo devas esti simpla, kun klaraj roloj. Evitu necesi grandan kunsidon por preni decidojn. Decidoj estas pli facile faritaj de kvar homoj maksimume.

3-La reguloj de la klubo devas sekurigi bonan etoson. Sentu vin libera rifuzi homojn kiujn laŭ vi aktive malbonigus la komunumon, ekz. farantaj seksismajn aŭ rasismajn serĉojn. Tamen kreu etoson kie oni povas respekteme malkonsenti kun aliuloj.

4-En kelkaj universitatoj la klub-listo ne estas tralegata, tiam gravas ke vi havu retejon, tiel ke skribante “Esperanto [nomo de la universitato/urbo] oni rekte eltrovu vin.

1-Eksciigi studentojn ke la klubo ekzistas

0-Printi kaj glui afiŝojn antaŭ ol la universitata jaro komenciĝas, kie oni plej ofte vidos ilin. Tio inkluzivas la indikatajn lokojn por glui afiŝojn, kaj ankaŭ la dormejojn de la universitato.

1-Ĉeesti la asocia forumo, abunde reklami ĉe sociaj retoj (Facebook kaj Instagram estas la plej oftaj en Francio)

1.1— Estu klara pri kion vi “vendas” (studentoj disdonas ilian tempon por vi !): vojaĝojn, amikecojn, internaciecon, ktp.

1.2 — Estu profesiaspekta. Pretigu vendrakonteton. Havu vian propran tablotukon, flagon kaj ŝildon, kaj tiun specifan kvanton da manĝo kiu estas apenaŭ iom pli ol la aliaj tabloj (en Francio tio estus kelkaj keksoj, en Usono tio estus skatolo da keksoj + fruktoj, ekzemple). Havu diversajn librojn (ne nur multego de la sama folieto aŭ libreto ! tio aspektigos vin religieca). Lokigu vin en bone, videbla loko.

1.3 — Havu efikan, senfuŝan sistemon por registri la adreson de homoj -laŭebele ne krajono kaj papero, tio ne funkcias, la skribaĵo ne legeblas poste. QR-kodo bonas, Pluraj komputiloj kun formularo pli bonas. Rekte petu tiam aldono al messenger/ktp tujmesaĝila grupo. Se iam vi vere bezonas uzi krajonon tiam vi skribu la retpoŝtadreson por ke vi legu vian propran skribaĵon.

1.4 — Ne estu insistema. Esperanto ne estas alloga por ĉiuj. Se homo ŝajnas rifuzema, simple deziru agrablan tagon kaj lasu rin foriri. Se iu komencas argumenti, argumentu ree, sed estu respektema, humila (uzante frazojn kiel “mi ne komplete certas, sed…”) kaj agnosku verajn poentojn -ekz. se la argumentulo diras ke esperanto havas plejparte latindevenan vortaron. Kiel ĝenerala truko, ripetu kion via interparolanto diras. Vi povas serĉi pri Street Epistemology se vi interesiĝas pri pliaj aŭskult-teĥnikoj por tiaj situacioj.

2-Fari enkondukan sesion, kaj aldoni la venintojn al iu oficiala grupo (ĉu messenger, telegram, whatsapp, Slack, Discord, ktp).

3-Fari ĉiusemajnajn sesiojn, kaj resendi mesaĝon al tiuj kiuj ne ĉeestis, proponi al ili rekapti la mankitan sesion. Atentu ke se la sesioj okazas ĉirkaŭ la manĝotempo, homoj devos trovi tempon por manĝi dum la sesio, ideale manĝon kiun vi kunportis.

3.1 — Ne hezitu uzi ilojn por instigi homojn memlerni. En kelkaj universitatoj studentoj havas sufiĉe da kuriozeco por tion fari pere de ilia propra volo, do proponu al ili la duolingo kurson, lernu.net kaj la malnova versio de lernu, ktp sur oficiala rimedo-paĝo kiel ĉi-tiu.

4-Post ok sesioj, vi devas komenci alterni kun sociaj eventoj kiuj okazos esperantlingve. Se ĉiuj atingis sufiĉe fluan nivelon, inventu novajn ekzercojn por gajni eĉ pli da flueco, aŭ okazigu prelegojn aŭ atelierojn pri diversaj temoj.

4.1 - Socia evento tipe estas iri manĝi al restoracio prokisme, okazigi kristnaskfestan manĝon, ktp. Ĉiam pretigu vegetarajn opciojn kaj, se enestas vegano(j), veganan opcion.

4.2 - Ideale, post iom da tempo, la sociaj eventoj povas iĝi pli intimaj, ekz. en tesalono aŭ en via propra apartemento kun pretigita atmosfero, pridiskutante personajn profundajn temojn.

5-Vi devas esti kapabla rapide proponi senpagajn vojaĝojn al eksterlandaj eventoj. Pli indas partopreni nur du aŭ tri tagojn unue kaj poste pliajn.

5.1 - TEJO kaj via loka / nacia esperanto asocio probable estas indikata por helpi vin.

6-Se jam ekzistas esperanto-kurso en via universitato, plu reklamu por ĝi, sed ne forlasu la ideon de klubo ! Ĝi funkcios kiel dua kurso por tiuj kiuj ne povas ĉeesti la ĉefan. Ankaŭ informu la oficialajn studentojn pri la okazaĵoj de la eo-klubo, petu al la instruisto informi ilin pri viaj eventoj.

2-Igi la studentojn resti en la klubo kaj reveni

1-Sociaj eventoj kaj reguleco estas absolutaj prioritatoj por tion fari.

2-Viaj sesioj devas esti profesiaspektaj, inkluzivi invititojn, kiuj tre bone pretigas iliajn prezentojn kaj regas esperanton.

3-Vi devas krei klubon tiel ke la partoprenantoj estas aktivaj : ili trairas ekzercojn, legas inter la kursoj, kaj ekkreas iliajn proprajn verkojn, projektojn kaj prelegojn.

3-PLEJ GRAVE : transigi la klubon al la posta generacio

1-Universitataj kluboj povas rapide morti, do gravas ke vi elektu ricevulojn komence de Januaro.

2-Tiu transdono devas esti plej glata kiel eblas, ne hezitu transdoni ankaŭ dokumenton kiu permesus faciligi la tutan procezon.

3-Eĉ se neniu homo venas, daŭrigu. Ne estos ĉiam facila, sed la efikeco de universitata klubo venas el tiu emo daŭre strebi anstataŭ unu aŭ du elstar-eventoj.